viernes, 8 de diciembre de 2006

umiko

umik'o [1995] persono havanta amrilaton kun alia persono, ofte kun la intenco nupti au vivi pare: "Antaŭe mi daŭre revis iĝi ŝia umiko" JC (Ekst [1997], p. 101). umik'in'o tia personino. ge'umik'o'j tia geparo: "Hannu kaj Silja, geumikoj" JC (Ĉap [1995], p. 1). RIM oni uzas por tiu ĉi koncepto ankaŭ la derivaĵon kor'amik'o; ĝi tamen ne taŭgas, i.a. ĉar 1) persono povas havi plurajn korajn amikojn (aŭ kor-amikojn), sed kutime nur unu umikon; 2) ne nepre umiko estas samtempe amiko (temas pri du tute alispecaj tipoj de rilato).

3 comentarios:

Federico Gobbo dijo...

Chi vespere mi estis releganta la infanan rason, kaj mi notis, ke en la kvara kanto oni legas:

kanonoj, bomboj kaj fushiloj baras
la malumikon, kiu akuparas.

Chu subkonscie vi inventis la vorton "umiko" retroderive al la Auld-a "mal-umiko"? Fakte, via signifo tute taugus... Bv. sciigi al mi.

Ibrahim Andalusi dijo...

Kial nur unu umik(in)o? Chu ankau umikecoj estu nur "monogamiaj"?

Jorge dijo...

La vorton inspiris al mi la titolo de rakonto de Bertram Potts: "La tago de la umsektoj".