martes, 5 de diciembre de 2006

zeno

zen'o ALD zen'i, zen'ad'o "La vorto meditado apartenas al la okcidenta kulturo, kaj oni tradicie uzis ĝin en la religia sfero por la ĉefe monaĥa praktiko direkti vole la pensadon al edifaj pensoj, kiel la misteroj de la kredo, la instruoj de Kristo, la vivo de l' sanktuloj ktp. La orientan praktikon de la mensa silento, tre malsaman je meditado, oni nomis per la sama vorto pro la ekstera simileco inter ambaŭ. Se paroli precize, oni fakte devus nomi ĝin kontemplado" (Giulio Cesare Giacobbe en Come smettere di farsi le seghe mentali e godersi la vita [Kiel ne plu fari al si mensajn masturbojn kaj ĝui la vivon]); en esperanto oportunas la formoj zen'i kaj zen'ad'o, el la japana zen, siavice el la ĉina chán. zen'ej'o loko, kie oni zenas.

1 comentario:

Ibrahim Andalusi dijo...

La japana zen kaj la korea sòn venus el la cxina chán. Sed la cxina chán venus el la sanskrita dhyâna au el la palia jhâna. Tamen ni bezonus fakulon pri la diversaj budhismaj skoloj por komenti la diversajn signifojn de la diversaj vortoj; ekzemple, en la theravadaj skoloj cxiu jhâna estas alia nivelo de koncentrigxo. Bonvenus fakaj verkoj, kaj nur poste oni vortarigus...