miércoles, 13 de diciembre de 2006

oriento

orient'o ALD orient'ism'o (nomata ankaŭ orientalism'o, vidu RIM1) aro aŭ sistemo da missupozoj subkuŝantaj en la diroj kaj agoj de t.n. Okcidento vidalvide al t.n. Oriento. La nomon proponis, denunce, la uson-palestina kulturologo, politikologo kaj literaturkritikisto Edward Said en sia mejloŝtona verko "Orientalism" ("Orientismo" [1978]). Laŭ li, oni pensas, mensas rasisme kiam oni atribuas similan karakteron al ĉiuj homoj de difinita mondregiono, ekzemple Oriento, ŝajne reale ekzistanta sed efektive nur arbitre elpensita kaj plene fantasta. En orientisma pensado ĉiuj 'orientanoj', iamaj nunaj kaj venontaj, distingiĝas bloke de la tute aparta bloko de 'okcidentanoj'. Dum oni apenaŭ parolus pri 'eŭropa kuirarto', kontraste oni ofte aŭdas kaj legas pri kuirarto, pensmaniero, arĥitekturo ktp 'orientaj'. RIM1 Kvankam tia konfuzo ekzistas en multaj lingvoj, oni ne konfuzu ĝin kun la orientalism'o de orientalistoj (t.e. orient'ik'o, orient'olog'i'o). RIM2 En sia libro "Orientismo", Said denuncis "la subtilan kaj konstantan eŭropcentran antaŭjuĝadon kontraŭ arab-islamaj popoloj kaj ĉi ties kulturo". Li asertis, ke longa tradicio de falsaj kaj romantismaj bildoj de Azio kaj t.n. Mez-Oriento en la t.n. okcidenta kulturo efektive servis kiel implicita pravigo de la koloniaj kaj imperiaj ambicioj de Eŭropo kaj Usono. Verkante en 1980, Said ruze antaŭvidis la mondpercepton postan al la terorismaj atakoj kontraŭ Novjorko de la 11-a de septembro 2001: "Rilate tion kio ŝajne koncernas Usonon, estas nura eta troigo diri ke islamanojn kaj arabojn oni esence vidas aŭ kiel petrolprovizantojn aŭ kiel potencialajn teroristojn. Ege malmulte el la detaloj, la homa denseco, la pasio de la arab-islama vivo eniris la konscion de eĉ tiuj personoj kies profesio estas raporti pri la araba mondo. Anstataŭe ni havas serion da krudaj, esencecigitaj karikaturoj de la islama mondo tiel prezentitaj, ke oni igas tiun mondon pli facile milit-agresebla". Kritikante liajn teoriojn, Christopher Hitchens skribis ke Said rifuzis ajnan eblecon de tio, "ke rekta engaĝiĝo de Okcidento en la regiono estus legitima?" kaj ke liaj analizoj rigardas "ĉian montron de eŭropa scivolo pri Oriento kiel parton de granda plano por ekspluati kaj refari tion, kion okcidentanoj vidas kiel pasivan, riĉan, sed last-instance malŝatindan 'orientan' sferon".