miércoles, 6 de diciembre de 2006

Vladimiro

Vladimir'o ALD vladimir'o nomo de kvarversa strofo kun jena strukturo: la unua kaj la tria versoj konsistas el po ok silaboj (4 trokeoj) kaj estas senrimaj; la dua kaj la kvara verso konsistas el po 6 silaboj (3 trokeoj) kaj rimiĝas inter si (8— / 6A / 8— / 6A). Normale unu poemo konsistas el multaj vladimiroj, kvankam nenio malhelpus verki ankaŭ unustrofajn poemetojn. Analoge al aleksandroj, vladimiro ricevas sian nomon el la verko La bapto de caro Vladimir, de Karel Havlíček Borovský, en kies esperantigo fare de Tomáš Pumpr ĉi tiu poemformo estis uzata:
Ekaŭdinte Vladimiro
pri la fia vorto,
aĉe kraĉis, akre sakris,
kaj kun li la Korto.
(p. 19)
La tradukinto klarigas en librofina Komentario ke la metriko de la poemo imitas la ukrainajn popolkantojn nomatajn "kolomijkoj", kies regula skemo estas du kvartrokeoj alternantaj kun du tritrokeoj, kun kelkaj ritmaj neregulaĵoj ne sekvitaj en la esperantigo; ke rimiĝas plejparte nur la paraj versoj, neofte ankaŭ la malparaj; ke ŝatataj estas ankaŭ la internaj rimoj (ene de unu sama verso), pli oftaj en la traduko ol en la originalo; kaj ke la rimoj estas jen puraj, jen pli-malpli asonancaj.
Uzis vladimirojn ankaŭ pluraj aŭtoroj de originala esperantlingva literaturo. Ekzemple, Julio Baghy en sia poemo Al unu el la poetofratoj, Kálmán Kalocsay en Letero al La Vagabondo, aŭ JC en Al nekonata malamiko.
La nomon al la strofo donis JC en Majst ("Cetere, li metrikis ĝin vladimire") kaj, jarojn poste, per sia poemo Feliĉan LKK-naskalon! (en Cel):
Dum aliaj klinikanoj
verkos panegirojn,
mi, kun helpo de l' Parnasa,
versos vladimirojn.
(p. 66-68)