miércoles, 27 de diciembre de 2006

drogmano

drogman'o dragomano, interpretisto (paroltradukisto): "kaj mi ne ekspektis trovi eĉ la fuŝ-anglaĵon de la drogmanoj" L. N. Newell, Bakŝiŝ, skizoj el la vivo de egiptoj [1938], p. 59; RIM la tiulibra glosaro donas alian difinon, poste reprenitan de NG (aldone al la signifo "paroltradukisto, interpretisto"): "gvidisto por turistoj en orientaj landoj"; ĝi tamen ne kongruas kun la etimologia signifo, nek kun tiu de aliaj citaĵoj. Plia ekzemplo: "Waringhien, drogman' de Omar Kajjam!" KK, poemo Dediĉo (ene de la poemserio Kalendaro [1956]) en Dissemitaj floroj de Kálmán Kalocsay [2005], , p. 45. Ankaŭ en NV.

1 comentario:

Ibrahim Andalusi dijo...

Mi trovis, ke la uzo de "drogmano" ghenerale taugas por "interpretisto de islamana lingvo", do tre ofte "de araba lingvo", lau la araba etimo "targhumân" au "targumân"
(ترجمان).