domingo, 31 de diciembre de 2006

abrakadabro

abrakadabr'o (ankaŭ abrakadabra, ekz. ĉe ŜU en La sorĉisto [1954], en 33R [1964]) 1 magia vokformulo, kabala sorĉvorto: "Kaj - abrakadabro! - mi malkovris, ke [...]" SPE (el Interreto). 2 (fig.) galimatio, sensencaĵo: "Glutinte ĉi tion, mi imunas kontraŭ via kretena abrakadabro" SJ (Memor' mortiga [2003], p. 40); "Kompreneble enestas iom da pseŭdoscienca abrakadabro [...]" SJ (el Interreto). RIM La esperantigita formo aperas ankaŭ en NV, kun mencio ke ĝin uzis RR kaj SZA, kaj en NG, mencianta kiel fonton Man [1955] de RR (informoj pri la respektivaj fontoj kaj datoj bonvenas).

adoleski

adolesk'i ALD adolesk'o adoleskanteco.

Afriko

Afrik'o ALD Sud'afrik'i'o [1967] alia nomo por la regno nomata [Respubliko de] Sud-Afriko: "En Sudafrikio tiam vivadis cent kvindek miloj da hindoj" EP (Vivo de Gandhi [1967], p.32). sud'afrik'i'a rilata al tiu regno: "En 1914 la sudafrikia parlamento nuligis la faman 'nigran leĝon' kaj la maljustan imposton kontraŭ la hindoj" EP (samloke); "ĉu en persa golfo, en sudafrikia haveno, en nikaragva landlimo?" JC (Sur la linio [1991], p. 20. RIM EK, en retmesaĝo, preferas la formon Sud-Afriko: "Sud-Ameriko estas kontinento, Sud-Afriko specifa lando/ŝtato kaj Sud-Aŭstralio provinco. [...] Por indiki la tutan regionon, oni uzas ĉiam Suda Afriko". Persone mi preferas pli precizajn esprimrimedojn.

akra

akr'a ALD 5 [1960] seks-arda: "se ili estus ardaj kiel kaproj, / aŭ viglaj kiel makakoj, tiel akraj / kiel printempe lupoj" RR (Otelo de Shakespeare [1960], p. 118).

amiko

amik'o ALD kor'amik'o 1 kora amiko, intima amiko. 2 (evitinda) umik'o.

anatifo

anatif'o: krustaco simila al lepado: "ŝtona muro [...] sen lepadoj kaj anatifoj" JC (poemo Muro [2002], Sat [2004], p. 83).

aperta

apert'a ALDANST apert'i (tr) malfermi: "Pordistoj, ne apertu la pordegon" LAŬ (Akv p. 90). RIM malgraŭ la deadmona rimarko en NP2, nenio malhelpas transitivan uzon de apert'i kune kun stata signifo de apert'a ("duonaperta l' kapo falis de la kapkuseno" LAŬ, Akv p. 367), simile al la paroj dub'i/dub'a, fals'i/fals'a, fiks'i/fiks'a, fuŝ'i/fuŝ'a, kaŝ'i/kaŝ'a, konfuz'i/konfuz'a, komplik'i/komplik'a, korekt'i/korekt'a, suspekt'i/suspekt'a, vek'i/vek'a k.a. (vidu http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/finajhoj/a.html). apert'iĝ'i (ntr) malfermiĝi: "La tero apertiĝis pro la flamlavango" LAŬ (Akv p. 122). puŝ'apert'i: "La ĉefo puŝapertis la pordon"LAŬ (Akv p. 103).

arbitero

arbiter'o (Diego, Gran Diccionario Español-Esperanto, sub arbitrar kaj árbitro; ankaŭ en Neologisma Glosaro, nescieble ĉu nur por sporto) = ompir'o.

arbitracii

arbitraci'ant'o, arbitraci'ist'o (sporta) = ompir'o.

sábado, 30 de diciembre de 2006

bildingo

bilding'o [1970] moderna konstruaĵo mult-etaĝa: "Knabinoj ĥoras / tegmente de bildingo, / jam vintro foras." MIY (Kapriĉo '70, p. 41)

burĥ'o

burĥ'o (distinge de burk'o en NP2) ekstera vesto tute kovranta la korpon de la verto ĝis la piedoj, escepte de aperturo por la okuloj garnita per kradeca vualo; ĝin uzas islamaj virinoj i.a. en Afganujo, Pakistano kaj norda Barato: "inter personoj eĥoj / el la burĥo / gestoj rigardoj vortoj" JC (poemo la burĥo [2006], Ekl [2007], p. 91).

viernes, 29 de diciembre de 2006

cipselo

cipsel'o "ekstere ĉirkaŭ ĝiaj turo kaj kornicoj / kurflugas murhirundoj, muŝoj kaj cipsel'; / kaj oni mutas tie sub sunlumvorticoj, / kaj oni mem lumetas kiel vakskandel'." KP (el la poemo Fremdaj landoj, en la nica literatura revuo n-ro 4/5, 1959, paĝoj 184-188); "Kaj kiel sur muro falinta - cipselo / konstruas la neston, / mi en la ruino de via belo / starigos domkeston." PT (el la poemo La olda amanto de Poul Thorsen laŭ Poul Martin Møller; dua premio en Belarta Konkurso, Majenco 1958; el la libro Sen Paraŝuto, Stafeto [1963]); "aperta cirkelo pavime: / inerta cipsel'. / nigra lun-arko. ombro / de bumerango." JC (poemo epitafo [2006], Ekl [2007], p. 73). RIM Pro ĉi tiuj literaturaj ekflugoj mi preferas la formon cipselo al la pli scienc-odoraj apusoapodo.

cujo

cuj'o [1970] pluvsezono en Japanujo; ordinare, de la unua tagdeko de junio ĝis la unua tagdeko de julio: "Ruĝflor' rubuje / post dom' en lumo sombra, / — langvoro cuje." TT (Kapriĉo '70, p. 24). RIM vidu varŝ'o.

jueves, 28 de diciembre de 2006

Ĉomolungmo

Ĉomolungm'o nekoloniisma nomo de la plej alta monto sur la tero: "Mi ne revas surgrimpi Ĉomolungmon" JC (poemo De nun [2000-2003], Sat [2004], p. 65). RIM la koloniisma nomo estas Everest'o.

miércoles, 27 de diciembre de 2006

delto

delt'o ALD flug'delt'o deltaplano. motor'delt'o tre leĝera aviadilo, similstruktura sed ne nepre samforma kiel flugdelto, movata de motoro (la unuaj motordeltoj estis flugdeltoj kun motoro).

dingo 2

ding'o ALD ding'o 2 en Ĉinujo, antikva tripieda vazo argila, bronza aŭ fera por kuirado, aŭ por posta enteno de incenso: "forteguloj, kiuj povas levi dingon" LAŬ (Akv, p. 1369); "Incenso brulas en la dingo" LAŬ (Akv, p. 1617).

direkto

direkt'o 2 RIM En esperanto, estas kelka konfuzo pri la signifo de prepoziciaj vortgrupoj sekvantaj kompasdirektan adverbon. Kion signifas "la domo situas norde de Londono"? Ĉu ke ĝi situas en la norda parto de la urbo? Aŭ ekster la urbo, sed pli norde? Jen propono por malambiguigi:

Tajpeo situas norde en Tajvano.
Helsinko situas sude en Finnujo.
Lisbono situas okcidente en Portugalujo.
Novjorko situas oriente en Usono.

Sed (kaj jen iom nova uzo de ol, vorteto orfa je propra signifo):

Kanado situas norde ol Usono.
Sudano situas sude ol Egiptujo.
Kanariaj Insuloj situas okcidente ol Saharo.
Filipinoj situas oriente ol kontinenta Azio.
Literatura referenco: "Kopulon de du papilioj / norde ol Madrido" JC (poemo Precizigoj al "Sen dato" [2006], Ekl [2007], p. 81).

dirta

dirt'a PG3 NG malpura: "Krome, prezentiĝis dirta afero de polica karaktero" FD (Tir, p. 69); "dirta kaj malvirta" vv. RIM oni ne konfuzu kun sordid'a, t.e. naŭze malpura, plej ofte nur figurasence. dirt'o malpur(ec)o: "Neniiĝu la fantomaj revoj de la taga dirt' " UB (Ĉdf, p. 46).

Donkiĥoto

Donkiĥot'o el Manĉ'o esperantigo de la hispanlingva nomo Don Quijote de la Mancha.

doso

dos'o cilindra ladskatolo, precipe por trinkaĵo aŭ manĝaĵo: "Kiam la manĝo estis preta, Tobias alportis dosojn da biero" SJ rakonto Frotvundo, 3a premio en BK de UEA 2007, BA1 [2007]. RIM La vorton registras la jenaj vortaroj: KVE [1927], OA [1957], MG [1958], PBE [1979], NV2 [1988], NG3 [1989], GDE [2003].

driokocelo

driokocel'o insekto simila al akridoj, lokustoj k.a.; oni kredis ĉi specion formortinta antaŭ epokoj kaj konis ĝin nur fosilia, sed lastatempe (en 2000 aŭ 2001) troviĝis ankaŭ vivaj individuoj: "dum mi kontemplas la foton de du driokoceloj" JC (Sat /2004/, p. 61)

drogmano

drogman'o dragomano, interpretisto (paroltradukisto): "kaj mi ne ekspektis trovi eĉ la fuŝ-anglaĵon de la drogmanoj" L. N. Newell, Bakŝiŝ, skizoj el la vivo de egiptoj [1938], p. 59; RIM la tiulibra glosaro donas alian difinon, poste reprenitan de NG (aldone al la signifo "paroltradukisto, interpretisto"): "gvidisto por turistoj en orientaj landoj"; ĝi tamen ne kongruas kun la etimologia signifo, nek kun tiu de aliaj citaĵoj. Plia ekzemplo: "Waringhien, drogman' de Omar Kajjam!" KK, poemo Dediĉo (ene de la poemserio Kalendaro [1956]) en Dissemitaj floroj de Kálmán Kalocsay [2005], , p. 45. Ankaŭ en NV.

martes, 26 de diciembre de 2006

ekspekti

ekspekt'i supozi aŭ kredi, ke io okazos: "kaj mi ne ekspektis trovi eĉ la fuŝ-anglaĵon de la drogmanoj" L. N. Newell, Bakŝiŝ, skizoj el la vivo de egiptoj [1938], p. 59.

entropio

entropi'o [vastasence] la emo mem al malordo aŭ hazardo de fermita sistemo; ĥaoseco, ĥaosiĝo, ĥaosemo: "Utopio baborde; triborde, Entropio"JC (Sat /2004/, p. 105)

esperanto

esperant'o (aŭ Esperant'o) ALD esperant'ul'o

Everesto

Everest'o koloniisma (kaj do evitinda) nomo de la monto Ĉomolungm'o.

lunes, 25 de diciembre de 2006

falsa

fals'a ALD fals'ul'o persono karakterizata de falseco, t.e. kiu trompocele falsas sian identecon aŭ ŝajnigas esti iu alia (hispane kaj angle: impostor): "La verko ne paktos kun la falsulo Jesuo Kristo"JC ("La sekreta miraklo" [2007?!] de Borges).

farmako

farmak'o ĉia substanco objekto de farmakologio. RIM1 La sama aŭ simila substanco, depende de la uzo kaj kvanto (aŭ dozo) povas esti 1 drogo, 2 farmako (2a kuracilo, medikamento; aŭ 2b narkotilo, t.e. dormigilo) aŭ 3 veneno. Krome, ne ĉiu kuracilo estas substanco aŭ farmako; la samo validas ankaŭ inverse. RIM2 La grekdevena vorto "farmako", latenta jam en "farmakologio" (en kies difino ĉe SPiv ĝi fakte aperas), estas bezonata fakvorto, cetere sufiĉe intenacia por apliki al ĝi la 16an regulon. Ĝin uzas ekzemple MM en sia SOV. Parenca vorto: "farmacio".

fengŝuo

fengŝu'o nomo de la pseŭdoscienco aŭ arto esplori, konstati kaj klarigi la topografian (mal)bonecon kaj (ne)taŭgecon de loko por konstruado de loĝejoj por homoj aŭ de tombejo por mortintoj (el la ĉina fengshui, siavice el feng [vento] kaj shui [akvo]). RIM En la romano Akv, unua volumo, p. 547, la tradukinto LAŬ difinas fengŝuon, tamen esperantigas ĝin per la kunmeto vento-akvo: "Li petis tranokti en mia domo kaj asertis, ke li lertas pri juĝo de jino-jango kaj vento-akvo". En Interreto oni trovas ankaŭ la formon ventakviko. Kvankam en la angla kaj hispana lingvoj oni emas uzi nuntempe la formojn fengshui aux feng shui, oni ankaŭ tradukas la ideon respektive per geomancy kaj geomancia. Oni tamen ne konfuzu fengŝuon kun la aŭgur-arto geomancio.

fraktalo

fraktal'o fraktoNP2: "ni ludu per fraktaloj"JC (Sat /2004/, p. 63)

franzi

franz'i: frandzi (intermeto de dentalo povus embarasi la langon): "Mi volus /.../ nuanci vian sinon kaj vin franzi"JC (Sat /2004/, p.11).

Fuĵio

Fuĵi'o Fuĵi-monto, en Japanujo: "Japanino surgrimpis Fuĵion /por renkonti la plej veran sion. / Krom doloraj muskoloj / kaj grupeto da poloj / sur la pinto ŝi trovis nenion." JC [2007] en http://esperantarespubliko.blogspot.com/2007/08/bonvenon-al-la-unua-limeriko.html.

domingo, 24 de diciembre de 2006

Gaja

Gaja patrino de la Titanoj [NP2 sub Titan'o].

sábado, 23 de diciembre de 2006

ĝardeno

ĝarden'o ALD ĝarden'ist'o 3 (t.e. ptilonorinko) = pergol'ul'o.

viernes, 22 de diciembre de 2006

hibakuŝo

hibakuŝ'o postvivinta viktimo de atombombo aŭ (pro akcidento k.s.) de radioaktiveco (uzita de ŜT en "Nesenditaj leteroj el Japanio" /1990/) : "Novtipa bombo kaj viktim' novtipa / aŭ hibakuŝo [...]"JC ("Datreveno", en "Fonto" n-ro 295 [julio 2005], p. 26).

jueves, 21 de diciembre de 2006

ĥanono

ĥanon'o eklezia aŭ arta regulo, precepto aŭ modelo (ekz. de idealaj korpaj proporcioj); sekvenda regul(ar)o aŭ tekst(ar)o (en religio, juro, arto ktp). RIM alternativo al la formo kanon'o (2) en Piv kaj NP2. ĥanon'a, laŭ'ĥanon'a rilata aŭ konforma al ĥanono: "Apudis lin du brunverdaj, laŭĥanonaj mantiĉoj"JC (Sul, p. 33).

Ĥeopso

Ĥeops'o Keopso, Ĥufu: "Kaj kiel la piramido de Ĥeopso / holmos, dunos"JC (Sat /2004/, p. 109)

miércoles, 20 de diciembre de 2006

ino

in'o ALD mal'in'o viro (kontraste kun virino): "la nova kabineto de la registara prezidanto /.../ Zapatero, kiu konsistas el ok inoj kaj ok malinoj"; "Ekzemple, nun en Hispanio du inoj povas edziniĝi kaj du malinoj povas edziĝi" (Itoigawa Miki, en "Hispanaj lingvoj kaj plurala Hispanio", en La Revuo Orienta, n-ro 1018, feb 2006, p. 21/65).

intifado

intifad'o [1990] palestina rezistado kaj ribelo kontraŭ la israelaj okupaciantojJC (Lep, p. 2): "Oni povus paroli ankaŭ pri saharia intifado kontraŭ Maroko"vv. intifad'a: "Sed je tioma horo kaj laŭ decido de la intifada gvidantaro [...]"JC (Lep, p. 5). intifad'i: "Ankaŭ saharianoj intifadis en Ajuno kontraŭ la marokaj okupaciantoj"vv.

domingo, 17 de diciembre de 2006

kalenturo

kalentur'o [1970?] furioza deliro, observebla ĉe la maristoj en la tropikaj zonoj, akompanata de vidaj halucinoj kaj de nerezistebla emo ĵeti sin en la maron; ĝin kaŭzas sun- aŭ varmofrapo. RIM aperas en Piv; mankas en NP2. kalentur'a: "Vrakulo kalentura"JC (Sat /2004/, p. 103).

Kanao

Kana'o la biblia Kana kaj la (probable samsitua) sudlibana Qānā, okazejo de du masakroj de civiluloj fare de la israela armeo, je 18.4.1996 kaj 30.6.2006.

kanono 2

kanon'o (2) (t.e. sekvenda regulo) preferindas formo ne konfuzebla kun kanon'o (1) (t.e. pafilego), ekzemple ĥanon'o.

kantabro

kantabr'o ano de iama gento loĝinta en la nordo de Hispanujo (iom pli vaste ol inter la nuntempaj Asturio kaj Eŭskujo). kantabr'a rilata al kantabroj; al la historia regiono Kantabrujo; al la geografia regiono inter Galegujo kaj Pireneoj ("la kantabra marbordo"); al la nuna Auxtonoma Komunumo Kantabrujo aŭ Kantabrio (kies loĝantoj nomiĝas kantabrujanoj aŭ kantabrianoj).

kaŭdilo

kaŭdil'o [1948] (el la hispana caudillo) ĉefo, estro, gvidanto kaj komandanto de militistaro aŭ, pli vastasence, gvidanto, kiel hispana lingva-socia ekvivalento de la germana Führer, itala duce, rumana conducator, laŭ asociado de ideoj kun Francisco Franco, kiu proklamis sin Caudillo de España (Kaŭdilo de Hispanujo): "Ni laŭdu lin kaŭdilon Franco, / venkinton super la hispanoj"KK ("La balado de Franco" [1948], en "Internacia Kulturo 3" [n-ro 1-2], p. 13; citita de JR en "Hispanidaj neologismoj en Esperanto", en "Rikolto"). Antaŭ Franco, la vorto kaŭdilo rilatis al lokaj estroj sen nobela deveno. kaŭdil'ism'o [1993] (el la hispana caudillismo) sistemo de regado surbaze de la despoteco de militaj ĉefoj, ĝenerale en la hispanlingva Latin-Ameriko en kelkaj epokoj: "[...] la origina organizado komunuma de la indiĝenoj ruiniĝis kaŭze de la hispana individuismo, kiu siavice generis nian kaŭdilismon"FD (Tir, p. 184).

kolazioni

kolazion'i /1970?/ (ntr) fari manĝeton inter tagmezo kaj vespero. RIM aperas en Piv; mankas en NP2. kolazion'o tia neĉefa manĝo: "Ili iomete ripozis kaj Sanĉo prenis kolazionon"AM ("Don Kiĥoto eksterlande", en "Donkiĥoto parolas esperanton" /2005/, p. 67).

koltano

koltan'o (el kolumbito-tantalito) mineralo necesa por la fabrikado de poŝtelefonoj, tekokomputiloj ktp; ĝi abundas en Demokratia Respubliko Kongo, okazejo de militoj neklarigeblaj. koltan'a: "nia mondo ferbetona, koltana, ŝtala, vitra" JC (Sat [2004], p. 113).

kontakto

kontakt'o ALD 3 (parolante pri la kontakto inter poŝtelefono kaj la poŝtelefona reto) kapablo fari aŭ ricevi vokon: "Jes, sed ĉi tie mankas kontakto"; "Tamen sufiĉas paŝi kelkcent metrojn supren laŭ la deklivo, kaj vi havos kontakton" SJ rakonto Frotvundo, 3a premio en BK de UEA 2007, BA1 [2007]. RIM En GDE (sub cobertura) aperas la esprimo: "la poŝtelefono elretiĝis".

Kromanjono

Kromanjon'o ALD kromanjon'o (unu) prahomo el Kromanjono: "Kavernaj pensoj de neandertalin' pri kromanjonoj"JC (Sat /2004/, p. 33). kromanjon'in'o tia prahomino. RIM jen formo analoga al boston'o, esperant'o, kelvin'o, madejr'o, madras'o, maraton'o ktp; oni bonvolu rigardi ĝin licenco, aŭ primitivaĵo.

sábado, 16 de diciembre de 2006

lito

lit'o ALD lit'e'n: "iru liten, ne militen!"JC (Ekst /1997/, p. 79; malmodeste mi deklaras min aŭtoro de ĉi esperantigo de fama slogano, citita en NP2 sub "lito", kaj samtempe reklamas nian novelaron).

viernes, 15 de diciembre de 2006

makgufino

makgufin'o (en filmo, romano, ktp) rakont-arta preteksto, dekomenca elemento de la intrigo, arbitre elektita por startigi ĝin altirante la atenton de la rolulo(j) kaj de la publiko; la koncepton formulis la brita reĝisoro Alfred Hitchcock, majstro de suspenso: "Pliaj kanajloj venos por nin regi / per avataraj makgufinoj"JC (Sat [2004], p. 109).

mal

mal ALD mal'in'o vidu malino.

matemo

matem'o stud-objekto de matem(at)iko: "verkas vi matemojn"JC (Sat [2004], p. 45). RIM ĉi vorton mi audis unuafoje de JS. matem'ik'o matematiko.

mediti

medit'i ALD medit'ad'o 2 (evi) zenado.

mokra

mokr'a malseka: "Estis terure, ni vivis kiel hundoj, ĉiam mokraj"FD (Tir, p. 175).

jueves, 14 de diciembre de 2006

naŭto

naŭt'o: naviganto (retroderive el aeronaŭto, astronaŭto, kosmonaŭto kaj naŭtiko en PIV kaj PIV2, k.a. kiel cibernaŭto): “Naŭton mi himnos kaj universe faman arkeon / kiuj elsavis vivon el tutplaneda diluvo”AM (komencaj versoj de Poemo de Utnoa, 1993). naŭt'i: navigi: “post vrakiĝo de la ŝipo sur kiu li plaĉe naŭtis”JC (el la rakonto antaŭtagmeze, en Sul).

Neandertalo

Neandertal'o ALD neandertal'o (unu) prahomo el Neandertalo. neandertal'in'o tia prahomino: "Kavernaj pensoj de neandertalin' pri kromanjonoj"JC (Sat [2004], p. 33). RIM jen formo analoga al boston'o, esperant'o, kelvin'o, madejr'o, madras'o, maraton'o ktp; oni bonvolu rigardi ĝin licenco, aŭ primitivaĵo.

nepre

nepr'e ALD nepr'ej'o necesejo.

niktalopa

niktalop'a kapabla vidi nokte, noktevid(iv)a. RIM ĉi vorton el Piv oni anstataŭigis en NP2 per nokt'o'vid'a, kiu tamen fakte signifas "vidanta la nokton". niktalop'ul'o niktalopa individuo, aŭ ano de tia specio: "Belas ĉi nia mond'. Niktalopula"JC (Sat /2004/, p. 59).

niktereŭto

niktereŭt'o vulpeca besto parenca al hundo kaj simila al prociono (nyctereutes procyonoides; uzita de ŜT en "Nesenditaj leteroj el Japanio" [1990]) : "kaj kiel la fuĝema niktereŭto / (aux prociona hund')"JC ("Datreveno", en "Fonto" n-ro 295 [julio 2005], p. 24).

miércoles, 13 de diciembre de 2006

ol

ol ALD norde ol, okcidente ol, oriente ol, sude ol vidu ĉe direkt'o.

ompiro

ompir'o sporta arbitraciisto aŭ arbitracianto ("Praktika Bildvortaro de Esperanto" [1979], el la angla umpire; "Esperanta Bildvortaro" [1989]: "Kia ompiraĉo!"vv. ompir'i (tr.) oficiale zorgi pri la respekto de la reguloj en sporta konkurso, matĉo ks: "Kiu ompiras la hodiaŭan matĉon?"vv.

oriento

orient'o ALD orient'ism'o (nomata ankaŭ orientalism'o, vidu RIM1) aro aŭ sistemo da missupozoj subkuŝantaj en la diroj kaj agoj de t.n. Okcidento vidalvide al t.n. Oriento. La nomon proponis, denunce, la uson-palestina kulturologo, politikologo kaj literaturkritikisto Edward Said en sia mejloŝtona verko "Orientalism" ("Orientismo" [1978]). Laŭ li, oni pensas, mensas rasisme kiam oni atribuas similan karakteron al ĉiuj homoj de difinita mondregiono, ekzemple Oriento, ŝajne reale ekzistanta sed efektive nur arbitre elpensita kaj plene fantasta. En orientisma pensado ĉiuj 'orientanoj', iamaj nunaj kaj venontaj, distingiĝas bloke de la tute aparta bloko de 'okcidentanoj'. Dum oni apenaŭ parolus pri 'eŭropa kuirarto', kontraste oni ofte aŭdas kaj legas pri kuirarto, pensmaniero, arĥitekturo ktp 'orientaj'. RIM1 Kvankam tia konfuzo ekzistas en multaj lingvoj, oni ne konfuzu ĝin kun la orientalism'o de orientalistoj (t.e. orient'ik'o, orient'olog'i'o). RIM2 En sia libro "Orientismo", Said denuncis "la subtilan kaj konstantan eŭropcentran antaŭjuĝadon kontraŭ arab-islamaj popoloj kaj ĉi ties kulturo". Li asertis, ke longa tradicio de falsaj kaj romantismaj bildoj de Azio kaj t.n. Mez-Oriento en la t.n. okcidenta kulturo efektive servis kiel implicita pravigo de la koloniaj kaj imperiaj ambicioj de Eŭropo kaj Usono. Verkante en 1980, Said ruze antaŭvidis la mondpercepton postan al la terorismaj atakoj kontraŭ Novjorko de la 11-a de septembro 2001: "Rilate tion kio ŝajne koncernas Usonon, estas nura eta troigo diri ke islamanojn kaj arabojn oni esence vidas aŭ kiel petrolprovizantojn aŭ kiel potencialajn teroristojn. Ege malmulte el la detaloj, la homa denseco, la pasio de la arab-islama vivo eniris la konscion de eĉ tiuj personoj kies profesio estas raporti pri la araba mondo. Anstataŭe ni havas serion da krudaj, esencecigitaj karikaturoj de la islama mondo tiel prezentitaj, ke oni igas tiun mondon pli facile milit-agresebla". Kritikante liajn teoriojn, Christopher Hitchens skribis ke Said rifuzis ajnan eblecon de tio, "ke rekta engaĝiĝo de Okcidento en la regiono estus legitima?" kaj ke liaj analizoj rigardas "ĉian montron de eŭropa scivolo pri Oriento kiel parton de granda plano por ekspluati kaj refari tion, kion okcidentanoj vidas kiel pasivan, riĉan, sed last-instance malŝatindan 'orientan' sferon".

martes, 12 de diciembre de 2006

papero

paper'o ALD vuc'paper'o papero uzata en vuco.

pergolo

pergol'o ALD pergol'ul'o ptilonorinko (ĝarden'ist'o 3 en NP2: "Kiel verki poemon pri ptilonorinkoj / (nomataj ankaŭ pergoluloj) [...]?"JC (Sat [2004], p. 61). RIM oni komparu ĉi formon kun aliaj familiaraj bestnomoj, kiel glut'ul'o (lupo), griz'ul'o (azeno), rapid'ul'o (ĉevalo), ramp'ul'o (i.a. reptilio).

poto

pot'o RIM pot'aĵ'o la signifo "vazo, telero ks, farita el argilo"Piv NP2, t.e. argil'aĵ'oceramik'aĵ'o, evitindas; ĝi estas paŭsaĵo de la franca "poterie" kaj la angla "pottery", kiuj havas ne signifan sed nur etimologian rilaton kun "poto". ANSTALD pot'aĵ'o 2 manĝaĵo kuirita en poto; plej ofte temas pri densa supo el legomoj aŭ fabacoj, eventuale kun viandaj pecoj aŭ resteroj? (france "potage", hispane "potaje", portugale "potagem"): "Joxemari Sarasua donis al mi la recepton de sia kikera potaĵo, kiun mi ege ŝatas"vv.

pozitronio

pozitroni'o [2003] kvazaŭstabila, tre mallongdaŭra atomsimila kombino de pozitrono kun elektrono, formanta t.n. ekzotan atomon: "Aliflanke, oni nomas pozitronio [...]"JC (poemo "Pozitronio", Sat [2004], p. 113).

primavero

primaver'o ALD mal'primaver'o: "Kosmo kaj tero / printempas. Sed tra la mondo / malprimavero" JC (poemo Klaroskuro, Ekl [2007], p. 17).

lunes, 11 de diciembre de 2006

Saharo

Sahar'o ALD Sahar'i'o alia nomo por la regno nomata Okcidenta Saharo (en NP2) aŭ Demokratia Sahara Araba Respubliko (iama Hispana Saharo): sahar'i'a, sahar'i'an'o.

sceno

scen'o ANST scen'ar'o aro de scenoj (en NP2 sub fantasm'o: "Imagata scenaro, kiu kontentigas konscian aŭ nekonscian deziron, kaj en kiu la subjekto mem ofte rolas"). RIM la nuna signifo en Piv kaj NP2 estas francismo; preferindas uzi novan radikon kiel skript'o (kina aŭ filma, teatra ktp).

serendipa

serendip'a rilata al necelita malkovro, ĝenerale scienca, kiun esploristo atingis hazarde sed ankaŭ per ioma talento (difino de JS anstataŭ tiu en SPiv por serendip'o: "sistemo de induktoj ebligantaj al detektivo solvi krim-enigmon"). serendip'e: "Mi volus [...] serendipe / esplori vian varman latitudon"JC (Sat [2004], p.11).

sezono

sezon'o ALD pluv'sezon'o pluva sezono; vidu cuj'o, varŝ'o.

skripto

skript'o provizora aŭ definitiva antaŭteksto de kultura produkto, ekz. de filmo (kin'o'skript'ofilm'o'skript'o, t.e. la francismo scen'ar'o en Piv kaj NP2), intervjuo, komikso, libro, prelego, radia programo, teatraĵo, televida programo ktp; man(o)skript'o, tajp'o'skript'o, print'o'skript'o; skript'i; skript'ist'o.

supre

supr'e ALD de'supr'i malsupreniri, descendi: "Tie oni devas resti aŭ desupri" HV (Antaŭparolo al Humoroj de WA [1969], p. 13).

domingo, 10 de diciembre de 2006

Ŝangrilao

Ŝangrila'o (el la angla Shangri-La) nomo de fikcia loko, konkrete de utopia, kaŝita surtera paradizo, laŭ la samnoma loko ie en Himalajo en la romano Lost Horizon (Perdita Horizonto) de James Hilton, 1933.

ŝinkanseno

ŝinkansen'o 1 kolektiva nomo de la ĉefaj fervojaj linioj por kuglorapidaj aŭ ultraekspresaj trajnoj tra Japanujo. 2 ĉiu el tiuj trajnoj (uzita de SXT en Nesenditaj leteroj el Japanio [1990]; registrita de Ŝimizu en Japana Esearo N-ro 3 [2003] kaj uzata de japanaj esperantistoj, ne nur skribe sed ankaŭ parole) .

sábado, 9 de diciembre de 2006

Tejdo

Tejd'o la plej alta monto de Hispanujo, en Tenerifo.

viernes, 8 de diciembre de 2006

ukronio

ukroni'o historia utopio, aŭ rekreado de la historio surbaze de hipotezaj aŭ fikciaj datumoj: "Historiisto ne dediĉu sin al ukronio; sufiĉas, ke li klarigu aŭ provu klarigi kio reale okazis, anstataŭ komenci spekulativi pri kio povintus okazi" (José Muñoz Pérez, traduke el la hispana).

umiko

umik'o [1995] persono havanta amrilaton kun alia persono, ofte kun la intenco nupti au vivi pare: "Antaŭe mi daŭre revis iĝi ŝia umiko" JC (Ekst [1997], p. 101). umik'in'o tia personino. ge'umik'o'j tia geparo: "Hannu kaj Silja, geumikoj" JC (Ĉap [1995], p. 1). RIM oni uzas por tiu ĉi koncepto ankaŭ la derivaĵon kor'amik'o; ĝi tamen ne taŭgas, i.a. ĉar 1) persono povas havi plurajn korajn amikojn (aŭ kor-amikojn), sed kutime nur unu umikon; 2) ne nepre umiko estas samtempe amiko (temas pri du tute alispecaj tipoj de rilato).

miércoles, 6 de diciembre de 2006

varŝo

varŝ'o [1977] pluvsezono: "Nian someron ili nomas tagmezo; kiam venas varŝo, mallumiĝas, kaj estas vespero al ili." PD (Primico, p. 60). RIM vidu cuj'o.

vestiĝo

vestiĝ'o (evitinda) = vestiĝi'o.

vestiĝio

vestiĝi'o restaĵo de io malaperinta, laŭ kies ekzisto oni povas imagi la antaŭan staton Piv RIM ĉi vorton korektitan en Piv (en la erartabelo) oni retrokorektis en NP2 al la evidente kaj evitende konfuziva vestiĝ'o. "zenita kaj fragila vestiĝio" JC (Sat [2004], p. 103; en la sama poemo aperas la jenaj versoj: "Plian matenon / ni vestiĝas kaj impetas avenuen").

Vladimiro

Vladimir'o ALD vladimir'o nomo de kvarversa strofo kun jena strukturo: la unua kaj la tria versoj konsistas el po ok silaboj (4 trokeoj) kaj estas senrimaj; la dua kaj la kvara verso konsistas el po 6 silaboj (3 trokeoj) kaj rimiĝas inter si (8— / 6A / 8— / 6A). Normale unu poemo konsistas el multaj vladimiroj, kvankam nenio malhelpus verki ankaŭ unustrofajn poemetojn. Analoge al aleksandroj, vladimiro ricevas sian nomon el la verko La bapto de caro Vladimir, de Karel Havlíček Borovský, en kies esperantigo fare de Tomáš Pumpr ĉi tiu poemformo estis uzata:
Ekaŭdinte Vladimiro
pri la fia vorto,
aĉe kraĉis, akre sakris,
kaj kun li la Korto.
(p. 19)
La tradukinto klarigas en librofina Komentario ke la metriko de la poemo imitas la ukrainajn popolkantojn nomatajn "kolomijkoj", kies regula skemo estas du kvartrokeoj alternantaj kun du tritrokeoj, kun kelkaj ritmaj neregulaĵoj ne sekvitaj en la esperantigo; ke rimiĝas plejparte nur la paraj versoj, neofte ankaŭ la malparaj; ke ŝatataj estas ankaŭ la internaj rimoj (ene de unu sama verso), pli oftaj en la traduko ol en la originalo; kaj ke la rimoj estas jen puraj, jen pli-malpli asonancaj.
Uzis vladimirojn ankaŭ pluraj aŭtoroj de originala esperantlingva literaturo. Ekzemple, Julio Baghy en sia poemo Al unu el la poetofratoj, Kálmán Kalocsay en Letero al La Vagabondo, aŭ JC en Al nekonata malamiko.
La nomon al la strofo donis JC en Majst ("Cetere, li metrikis ĝin vladimire") kaj, jarojn poste, per sia poemo Feliĉan LKK-naskalon! (en Cel):
Dum aliaj klinikanoj
verkos panegirojn,
mi, kun helpo de l' Parnasa,
versos vladimirojn.
(p. 66-68)

vuo

vu'o [1995] nomo de la neesperanta litero w, kiun la plimulto rigardas duobla vo, sed kiun anglalingvanoj nomas duobla u; kombinante ambaŭ nomojn oni ricevas formon similan al la pola wu kaj al tiuj de aliaj literoj: ku'o, mu, nu; oni proponis ankaux la nomon vav'o, sed ĉi tiu estas nomo de hebrea litero kun grafika formo tute malsimila al w: vu-vu-vuo, tri vuoj, trivuo (www); bomovuo (auxto BMW); vuc'o (WC t.e. neprejo: vuc'i). RIM La nomon proponis Pokrovskij en Komputika Leksikono [1995] kaj en Komputada Leksikono:

vuco

vuc'o [2006] necesejo, neprejo (el vu'o + co, WC; kp aboc'o, aidos'o). vuc'i feki aŭ pisi k.s. en vuco: "veni, vidi, vuci" vv; "—Kion vi faras? —Vici por vuci" vv. vuc'uj'o fekseĝo. vuc'paper'o t.n. higiena, neceseja aŭ nepreja papero.

martes, 5 de diciembre de 2006

zeno

zen'o ALD zen'i, zen'ad'o "La vorto meditado apartenas al la okcidenta kulturo, kaj oni tradicie uzis ĝin en la religia sfero por la ĉefe monaĥa praktiko direkti vole la pensadon al edifaj pensoj, kiel la misteroj de la kredo, la instruoj de Kristo, la vivo de l' sanktuloj ktp. La orientan praktikon de la mensa silento, tre malsaman je meditado, oni nomis per la sama vorto pro la ekstera simileco inter ambaŭ. Se paroli precize, oni fakte devus nomi ĝin kontemplado" (Giulio Cesare Giacobbe en Come smettere di farsi le seghe mentali e godersi la vita [Kiel ne plu fari al si mensajn masturbojn kaj ĝui la vivon]); en esperanto oportunas la formoj zen'i kaj zen'ad'o, el la japana zen, siavice el la ĉina chán. zen'ej'o loko, kie oni zenas.