domingo, 31 de diciembre de 2006

abrakadabro

abrakadabr'o (ankaŭ abrakadabra, ekz. ĉe ŜU en La sorĉisto [1954], en 33R [1964]) 1 magia vokformulo, kabala sorĉvorto: "Kaj - abrakadabro! - mi malkovris, ke [...]" SPE (el Interreto). 2 (fig.) galimatio, sensencaĵo: "Glutinte ĉi tion, mi imunas kontraŭ via kretena abrakadabro" SJ (Memor' mortiga [2003], p. 40); "Kompreneble enestas iom da pseŭdoscienca abrakadabro [...]" SJ (el Interreto). RIM La esperantigita formo aperas ankaŭ en NV, kun mencio ke ĝin uzis RR kaj SZA, kaj en NG, mencianta kiel fonton Man [1955] de RR (informoj pri la respektivaj fontoj kaj datoj bonvenas).

adoleski

adolesk'i ALD adolesk'o adoleskanteco.

Afriko

Afrik'o ALD Sud'afrik'i'o [1967] alia nomo por la regno nomata [Respubliko de] Sud-Afriko: "En Sudafrikio tiam vivadis cent kvindek miloj da hindoj" EP (Vivo de Gandhi [1967], p.32). sud'afrik'i'a rilata al tiu regno: "En 1914 la sudafrikia parlamento nuligis la faman 'nigran leĝon' kaj la maljustan imposton kontraŭ la hindoj" EP (samloke); "ĉu en persa golfo, en sudafrikia haveno, en nikaragva landlimo?" JC (Sur la linio [1991], p. 20. RIM EK, en retmesaĝo, preferas la formon Sud-Afriko: "Sud-Ameriko estas kontinento, Sud-Afriko specifa lando/ŝtato kaj Sud-Aŭstralio provinco. [...] Por indiki la tutan regionon, oni uzas ĉiam Suda Afriko". Persone mi preferas pli precizajn esprimrimedojn.

akra

akr'a ALD 5 [1960] seks-arda: "se ili estus ardaj kiel kaproj, / aŭ viglaj kiel makakoj, tiel akraj / kiel printempe lupoj" RR (Otelo de Shakespeare [1960], p. 118).

amiko

amik'o ALD kor'amik'o 1 kora amiko, intima amiko. 2 (evitinda) umik'o.

anatifo

anatif'o: krustaco simila al lepado: "ŝtona muro [...] sen lepadoj kaj anatifoj" JC (poemo Muro [2002], Sat [2004], p. 83).

aperta

apert'a ALDANST apert'i (tr) malfermi: "Pordistoj, ne apertu la pordegon" LAŬ (Akv p. 90). RIM malgraŭ la deadmona rimarko en NP2, nenio malhelpas transitivan uzon de apert'i kune kun stata signifo de apert'a ("duonaperta l' kapo falis de la kapkuseno" LAŬ, Akv p. 367), simile al la paroj dub'i/dub'a, fals'i/fals'a, fiks'i/fiks'a, fuŝ'i/fuŝ'a, kaŝ'i/kaŝ'a, konfuz'i/konfuz'a, komplik'i/komplik'a, korekt'i/korekt'a, suspekt'i/suspekt'a, vek'i/vek'a k.a. (vidu http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/finajhoj/a.html). apert'iĝ'i (ntr) malfermiĝi: "La tero apertiĝis pro la flamlavango" LAŬ (Akv p. 122). puŝ'apert'i: "La ĉefo puŝapertis la pordon"LAŬ (Akv p. 103).